Salmos 129

Esperanto (ESPERANTO)

1 Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,

2 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.

3 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.

4 La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.

5 Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion.

6 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;

7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.

8 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

Ler em outra tradução

Comparar lado a lado

Estude este capítulo no WhatsApp

Peça à IA da Bíblia Fala para explicar Salmos 129, comparar traduções ou montar um estudo — tudo direto pelo WhatsApp.