Salmos 130

Esperanto (ESPERANTO)

1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.

6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.

7 Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo.

8 Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.

Ler em outra tradução

Comparar lado a lado

Estude este capítulo no WhatsApp

Peça à IA da Bíblia Fala para explicar Salmos 130, comparar traduções ou montar um estudo — tudo direto pelo WhatsApp.