1 Crônicas 28
Esperanto (ESPERANTO) vs NAA
1 David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartaĵoj, kiuj servis al la reĝo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super ĉiuj havaĵoj kaj super la brutoj de la reĝo kaj de liaj filoj, ankaŭ la korteganojn, heroojn, kaj ĉiujn distingitojn.
1 Davi convocou para Jerusalém todos os chefes de Israel, os chefes das tribos, os capitães dos turnos que serviam o rei, os capitães de mil e os de cem, os administradores de todos os bens e rebanhos do rei e de seus filhos, bem como os oficiais, os poderosos e todos os guerreiros valentes.
2 Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris:Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
2 O rei Davi se pôs em pé e disse: — Meus irmãos e meu povo, escutem! Eu tive a intenção de edificar um templo onde pudesse repousar a arca da aliança do
3 Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, ĉar vi estas homo de milito kaj vi verŝadis sangon.
3 Porém Deus me disse: “Você não edificará um templo ao meu nome, porque é homem de guerra e derramou muito sangue.”
4 Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael.
4 O Senhor , Deus de Israel, me escolheu de toda a casa de meu pai, para que eu fosse rei sobre Israel para sempre. Porque ele escolheu Judá por príncipe e, da casa de Judá, escolheu a casa de meu pai. E entre os filhos de meu pai se agradou de mim, para me fazer rei sobre todo o Israel.
5 Kaj el ĉiuj miaj filoj-ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado de la Eternulo super Izrael.
5 E, de todos os meus filhos — porque muitos filhos me deu o Senhor —, ele escolheu Salomão para se assentar no trono do reino do Senhor , sobre Israel.
6 Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; ĉar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.
6 E me disse: “O seu filho Salomão é quem edificará o meu templo e os meus átrios, porque o escolhi para filho e eu lhe serei por pai.
7 Kaj Mi fortikigos lian regnon por ĉiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel ĝis nun.
7 Estabelecerei o seu reino para sempre, se ele continuar a cumprir os meus mandamentos e os meus juízos, como tem feito até o dia de hoje.”
8 Kaj nun antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaŭ la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu ĉiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne.
8 Portanto, agora, diante de todo o Israel, a congregação do Senhor , e diante do nosso Deus, que me ouve, eu peço que vocês guardem e conheçam todos os mandamentos do Senhor , seu Deus, para que vocês possuam esta boa terra e possam deixá-la como herança aos seus filhos, para sempre.
9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
9 — Quanto a você, meu filho Salomão, conheça o Deus de seu pai e sirva-o de coração íntegro e espírito voluntário, porque o Senhor esquadrinha todos os corações e penetra todos os desígnios do pensamento. Se você o buscar, ele se deixará achar por você; mas, se você o abandonar, ele o rejeitará para sempre.
10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.
10 Agora tenha cuidado, porque o Senhor o escolheu para edificar uma casa que sirva de santuário. Seja forte e mãos à obra!
11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj ĉambroj, internaj ĉambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;
11 Davi entregou a Salomão, seu filho, a planta do pórtico com as suas casas, as suas tesourarias, os seus cenáculos e as suas câmaras interiores, bem como do lugar do propiciatório.
12 kaj la desegnon de ĉio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne ĉiujn ĉambrojn ĉirkaŭe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktaĵoj,
12 Também entregou a planta de tudo o que tinha em mente com referência aos átrios da Casa do Senhor , e a todas as câmaras ao redor, para os tesouros da Casa de Deus e para os tesouros das coisas consagradas.
13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne ĉiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;
13 Deu-lhe instruções para organizar os turnos dos sacerdotes e dos levitas, e para toda obra do ministério da Casa do Senhor , e para todos os utensílios para o serviço da Casa do Senhor .
14 ankaŭ la oron, laŭ la pezo de la oro por ĉiuj objektoj de servado, kaj la pezon de ĉiuj arĝentaj objektoj de servado;
14 Especificou o peso do ouro para todos os utensílios de ouro de cada serviço; o peso da prata para todos os utensílios de prata de cada serviço;
15 ankaŭ la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, kaj la pezon de la arĝentaj kandelabroj, de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, laŭ la destino de ĉiu kandelabro.
15 o peso para os candelabros de ouro e as suas lâmpadas de ouro, para cada candelabro e suas lâmpadas, segundo o uso de cada um;
16 Li donis ankaŭ la pezon de la oro por la tabloj de propono, por ĉiu tablo aparte, kaj de la arĝento por la tabloj arĝentaj;
16 também o peso do ouro para cada uma das mesas da proposição, e o peso da prata para as mesas de prata;
17 ankaŭ por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por ĉiu pelvo aparte, kaj por la arĝentaj pelvoj, montrante la pezon de ĉiu pelvo;
17 ouro puro para os garfos, para as bacias e para os copos; para as taças de ouro o devido peso a cada uma, bem como para as taças de prata, a cada uma o seu peso;
18 ankaŭ la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaŭ desegnon de la ĉaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj ŝirmas la keston de interligo de la Eternulo.
18 o peso do ouro refinado para o altar do incenso, bem como, segundo a planta, o ouro para o carro dos querubins, que haviam de estender as asas e cobrir a arca da aliança do Senhor .
19 Ĉio ĉi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi ĉiujn detalojn de la desegno.
19 Davi disse: — Tudo isto me foi dado por escrito por mandado do
20 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuraĝa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; ĉar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, ĝis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.
20 Então Davi disse a Salomão, seu filho: — Seja forte e corajoso e mãos à obra! Não tenha medo, nem fique assustado, porque o
21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por ĉia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por ĉiu faro, kun fervoro kaj lerteco en ĉiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos ĉiujn viajn vortojn.
21 Eis aí os turnos dos sacerdotes e dos levitas para todo serviço da Casa de Deus. E, para toda obra, você poderá contar com voluntários competentes para fazer todo tipo de serviço. Também os chefes e todo o povo estarão inteiramente às suas ordens.
Atalhos do teclado
- Capítulo anterior←
- Próximo capítulo→
- Versículo anteriork
- Próximo versículoj
- Limpar seleçãoEsc
- Esta ajuda?
Estude este capítulo no WhatsApp
Peça à IA da Bíblia Fala para explicar 1 Crônicas 28, comparar traduções ou montar um estudo — tudo direto pelo WhatsApp.