Salmos 13

Esperanto (ESPERANTO)

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?

2 Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?

3 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

4 Ke ne diru mia malamiko:Mi lin venkis; Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.

5 Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro ĝojas pro Via savo.

6 Mi kantos al la Eternulo, Ĉar Li faris al mi bonon.

Ler em outra tradução

Comparar lado a lado

Estude este capítulo no WhatsApp

Peça à IA da Bíblia Fala para explicar Salmos 13, comparar traduções ou montar um estudo — tudo direto pelo WhatsApp.